Forpasis civitano Armando Zecchin
Profesoro Armando Zecchin mortis hieraŭ en Torino, post vana lukto kontraŭ mjelomo. Li naskiĝis en Cartura, provinco de Padovo, 4 decembro 1924, kaj eklernis esperanton jam en sia tria aĝo (1990).
Grava kaj bedaŭrinda eraro en la januara numero de la revuo “Esperanto”: la intervjuo kun la aŭtoroj de la libro “Historio de la esperanta literaturo” ne havas titolon!
Post ses semajnoj estas jam vendita duono de la stoko el la represo de “Historio de la esperanta literaturo”, verkita de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.