Gbeglo atakas Liberan Folion
Forta atako de c-ano Koffi Gbeglo kontraŭ regantoj en Universala Esperanto-Asocio kaj la retejo “Libera Folio”.
Forta atako de c-ano Koffi Gbeglo kontraŭ regantoj en Universala Esperanto-Asocio kaj la retejo “Libera Folio”.
Plena salono “Klara Zamenhof Zilbernik” sabaton la 30an de januaro por la prelegoj de c-anoj Francisko Degoul kaj Giorgio Silfer, kun la aldono de skribaj kontribuoj fare de Aleksander Korĵenkov.
Unu el la plej legataj periodaĵoj en Bulgario (kun pli ol centmil ekzempleroj), “Vestnik za ĵenata” (Gazeto por virinoj) publikigis en sia ĉi-semajna numero faskon da hajkoj el la plumo desen. Ivaniĉka Maĝarova.
Ŝia libro en la bulgara kaj esperanto baldaŭ surmerkatiĝos. Kelkajn hajkojn de Maĝarova premiere aperigis la revuo “Literatura Foiro” en la pasinta decembra numero 242.
La ordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista kunvenis hieraŭ matene sub la tagprezido de c-ano David Buhlmann kaj kun la protokolado de c-ino Mariola Jobin. La jarkunveno ekis per la honorigo al la forpasinta apogantino, c-ino Berthe Spalinger: sen.
La redakcio de “La Ondo de Esperanto” enketis ĉe diversaj personoj pri atingoj kaj fiaskoj en Esperantio dum la pasinta jaro. Jen la respondo de la unusola intervjuito kiu havas la esperantan civitanecon.
Kvin personoj anoncis sin por la vintra lingvotesta sesio en Kultura Centro Esperantista, sed pro diversaj malhelpoj (de la trafikaj en neĝa lando ĝis individua misfarto) nur unu atingis la ekzamenan komisionon (konsistantan el c-anoj Francisko Degoul kaj Giorgio Silfer): d-ino Margherita Bianchi el Milano, kiu diplomiĝis pri la A2-nivelo.
Debutis la 86a jarkolekto de “Heroldo de Esperanto”, kiun jam la 14an jaron eldonas, posedas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro, la duan jaron sub la ĉefredakto de c-ino Aneto Muhlemann.
La Konsilio por la Projekto AmaHoro estas elektita: ĝiaj membroj estas gec-anoj Martin Mbazumutima, Libère Mudende, Chamberline Nguefack, Frédéric Nimubona, Salvator Nizigiyimana.
La pola konsulejo en Kaliningrado rifuzis la renovigon de tutjara ŝengena vizo al Aleksander Korĵenkov, rusa ŝtatano, ĉefredaktoro de “La Ondo de Esperanto” kaj estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Konsekvence, s-ro Korĵenkov partoprenos la Januaran Monatfinon de KCE en Svislando nur per skriba kontribuo.