Meti la knabinon en kiĉan kaĉon: kiel eviti?
“Meti la knabinon en kiĉan kaĉon” slange aludas al neintencita gravedigo. Sed meti sinjorinon en kiĉan kaĉon prefere aludas al malkomforta situacio pro tute alia kaŭzo.
“Meti la knabinon en kiĉan kaĉon” slange aludas al neintencita gravedigo. Sed meti sinjorinon en kiĉan kaĉon prefere aludas al malkomforta situacio pro tute alia kaŭzo.
Okaze de la Tago de la Pakto por la Esperanta Civito la redakcio de “Heroldo de Esperanto” preparis jubilean feston, kiu disvolviĝis hieraŭ per ripozaj horoj ĉe la lago de Neŭŝatelo, kun urbovizito, krespa lunĉo sub pergolo kaj eta krozado en vaporŝipo. Evitite ĝis nun en Ĉaŭdefono, la somera varmego sur la ebenejo logis pli ol unu “abeleton” al naĝado.
Laŭ PIV, volontulo estas “Iu, kiu sin proponas por iu tasko: mi estas volontulo por tiu tasko”. Bonvolulo ne estas registrita, sed laŭ la signifo de “bonvola” temus pri “iu plena de bona intenco, de afableco”, praktike sinonimo de komplezemulo. La figuro de volontulo ĉe la Universala aŭ ĉe la Junulara respondas al neniu el la du signifoj.
“UEA sukcesis venigi pli ol ducent subtenitojn al tiu ĉi UK, kovrante aliĝon, transporton, loĝadon kaj manĝadon”, skribis Stefan MacGill en sia hieraŭa gazetara komuniko. Laŭ kontrolenda atesto, vicprezidanto Fernando Maia taksas tiun koston almenaŭ okdek mil eŭroj por la Universala.
Disvolviĝas tre sukcese laŭ la kvalito la 13a Kultura Esperanto-Festivalo, organizita de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista, kun la apogo de la kongresa buroo de la Esperanta Civito. Fakte ne nur en Ĉaŭdefono, sed ankaŭ en aliaj urb(et)oj de la neŭŝatela kantono, kiu surprizas la partoprenantojn per siaj kulturaj trezoroj kaj milda vetero.
Tre bedaŭrinde esperanto-kongresojn povas trafi katastrofo, natura aŭ akcidenta. Al la unua speco apartenas la kazo de Ĉaŭdefono, en julio 2023, kiam la tagon antaŭ la inaŭguro de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo terura tempesto ŝvabris la urbon.
Sojle de la memortago por la 80a datreveno de la genocido de la ciganoj, la ĝenerala sekretario de Konsilio de Eŭropo, Marija Pejčinović Burić, omaĝis la memoron de la tri mil viktimoj, adoltoj kaj infanoj, murditaj dum la nokto inter la 2a kaj la 3a de aŭgusto 1944 en la gaskameroj de Aŭŝvico, kie ili estis deportitaj en 1943.
“Mi nun ekgvidas iniciaton “Mapo al la Fina Venko”, per kiu mi kaj aliaj aktivuloj kreos “mapon” tra diversaj tiaj etapoj. Mi komencos per sesioj dum UK kaj IJK. Unu el intencoj estas, ke ĝi provizu kuntekston por organizoj kaj aktivuloj por pli facila kaj altkvalita kreo de strategiaj planoj, kaj fokusiĝo al plej gravaj agadoj.
Fine de la 1990aj estis lanĉita la ĝis nun plej interesa projekto por la uzo de esperanto en rilato kun indiĝenaj lingvoj. Ĝin iniciatis privata lernejo en Nederlando kaj subvenciis nederlanda ministerio. Temis pri la instruado de esperanto al dekoj da aktivuloj por indiĝenaj rajtoj, kiel vehikla lingvo.
Ĝis nun pli ol sepdek personoj (el kiuj kvinono el unu sudkorea urbo) aliĝis al la baldaŭa kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Oporto, samtempa al Kultura Esperanto-Festivalo en Svislando (5-11 aŭgusto 2024).
Paginte sian kotizon de Apoganto al KCE por 2024, ekde nun Civila Esperanta Servo havos sian eŭropan filion oficiale en Svislando, kaj en Ĉaŭdefono la unua laborbrigado de CES aktivos por kontribui al la domflegado de KCE.
Ĉi-semajne en Ĉaŭdefono ĉe KCE ekos staĝo pri tradukado de diplomatiaj kaj internaciaj dokumentoj, rezervita al Civitaj stabanoj; gvidos c-ano Giorgio Silfer, fakulo pri parlamentaj proceduroj kaj internacia juro. Por ebligi la partoprenon per skajpo de stabanoj el Afriko (politika aŭ geografia) la lecionoj okazos posttagmeze.