La fisko minacas la financan ekvilibron de KCE
Ne plaĉas al la Neŭŝatela kantono kaj respubliko ke Kultura Centro Esperantista estas bone administrata kaj neniam petas subvencion el la ŝtato: ĝiaj impostaj pretendoj, bazitaj nur sur la proprieto de kvaretaĝa domo, malekvilibrigas la spezkalkulon de la neprofitcela societo, cetere neniom helpata de la malnova Esperantio.