Paradoksoj en LOdE-sondadoj

HeKo 634 1-A, 15 feb 17

La vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Stefan MacGill, estis indikita kiel la Esperantisto de la Jaro 2016 en sondado de “La Ondo de Esperanto”. Sed aliflanke alia sondado de LOdE esprimas pesimismon pri UEA, ankaŭ pro eraroj pri kiuj ĝuste s-ro MacGill kunresponsas.

Preskaŭ elĉerpita la dua represo de HEL

HeKo 633 8-B, 13 feb 17

Estas preskaŭ elĉerpita ankaŭ la dua represo de “Historio de la esperanta literaturo”. El la verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer nur trideko da ekzempleroj restas en la stokejo de LF-koop, la eldonejo. Certe eblas ankoraŭ provizi ĝin ĉe iu libroservo, sed probable dum pluraj monatoj la titolo ne estos disponebla ĉe la eldonejo mem, atende pri la dua eldono.

Programo 2017 de la Esperantista Kulturdomo en Bulgario

HeKo 633 7-B, 12 feb 17

La Esperantista Kulturdomo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrado (Bulgario), anoncas sian programon por 2017.

Marto 06
Festa virina kunveno pri “La virina batalo por paco, justeco, tolereco, virinaj rajtoj kaj kontraŭ perforto”.
Inspirite de artikoloj en la revuo “Femina”.

Aprilo 03
Renkonto kun humuristo kaj satiristo el urbo Dulovo: Ivan Stojanov.
Aprilo 28-30
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.