La Kapitulo salutas la fervojistan Kongreson
Solena malfermo de la Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso hodiaŭ matene en Varno, sub la prezido de s-ino Rodica Todor. La prezidantino de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio “donis tre bonan impreson per sia interveno, kun tre bona analizo kaj karakterizado de Bulgario”, rimarkas c-ino Miroslava Kirova, kiu salutis la kongreson nome de la Kapitulo de la Esperanta Civito.