Unua esperanto-kurso en Malago orienta
Ekis hodiaŭ ĉe la municipa biblioteko en Malago orienta la unua esperanto-kurso organizita de la naturamika Esperanto-Domo, sub la gvido de sen. prof. Giorgio Silfer. Aliĝis deko da personoj, loĝantaj en la koncerna distrikto, inkluzive de franco; sed por la unua leciono venis tri viroj kaj kvar virinoj, kiuj sekvos ĝis la fino, plej probable.