Nova libro de Vinko Oŝlak
La unua ĉapitro de “Mi estas sloveno – ĉu grave?” de c-ano Vinko Oŝlak, originale verkita en esperanto, premieras en la aŭgusta numero de la revuo “Literatura Foiro” (39a jaro, n-ro 234). La aŭtoro proponas en sia libro novan prinacian kaj priminoritatan paradigmon, fundamentante sian meditadon ĉefe per la Biblio.