"Esperanta Songazeto" replanata kiel podkasto
La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) kunsidos 9 novembro 2025 en Belinzono, kie rezidas la honora prezidanto de la kooperativo, d-ro Tazio Carlevaro: ĉefa temo estos la situacio de la produktado, kie anonciĝas interalie nova produkto, nome relanĉo de “Esperanta Sogazeto” (ESG) en 2026, sed kiel podkasto.