ALTE enkondukas kvalitan ateston
D-ino Lorena Bellotti reprezentis esperanton nome de KCE dum la hibrida konferenco de ALTE en Kardifo (Kimrio) pasintsemajne, interalie dediĉita al Qmark (kvalita atesto) kaj revizora ĝisdatigo.
D-ino Lorena Bellotti reprezentis esperanton nome de KCE dum la hibrida konferenco de ALTE en Kardifo (Kimrio) pasintsemajne, interalie dediĉita al Qmark (kvalita atesto) kaj revizora ĝisdatigo.
Vendredo la 29an de aŭgusto 2025 je 18h00 d-ro Giorgio Silfer postfermos la Italan Kongreson de Esperanto en Salsomaggiore / Salsomaĝoro per prelego pri la socia historio de la esperantistaro, laŭ la titolo: “Paralele aŭ asimptote? La du animoj de Esperantio ekde la du epistoloj al Odeso”.
Malgrandaj investantoj tremas pro la falo de la borsoj, precipe en Azio kaj Usono, sekve de la akciza strategio de prezidento Trump. Se tio kondukus al la ruino de la ĉina ekonomio, tio havus geopolitikan logikon: oni ensorbis komunismon en la kapitalisman sistemon por poste dronigi ĝin per bankroto. Sed ni pensu en malpli granda skalo.
Unua kunsido de la Kapitulo, hodiaŭ en Ĉaŭdefono kun la eblo de telematika partopreno, sub la prezido de konsulino Lorena Bellotti. La tagordo estas pli densa ol kutime, ĉar dum la lastaj tri monatoj akumuliĝis aferoj kaj proponoj.
La jaro 2024a ne estis egale favora al la tri esperanto-kulturcentroj en Okcidenta Eŭropo, kiuj situas ĉiuj en franclingvaj teritorioj. Ili estas inter si malsimilaj jure kaj dimensie, kio kaŭzas malsimetrion en la taksado de la absolutaj valoroj.
La usonaj dogano kaj akcizo, plus la reprezalio de aliaj landoj, trafas la varojn el Esperantio ne malpli ol aliajn, sed niaj trafeblaj varoj estas esence du, kaj ili jam situas sub la imposta jugo: libroj kaj diskoj/kasedoj. Specialan atenton meritas la brokantaĵoj, ekzemple malnova rara libro aŭtografita de Kálmán Kalocsay.
Estis oficiale lanĉita la konferenco pri esperanto en Azio, organizata de Itala Interlingvistika Centro, Tadaima! kaj la Fakultato pri Politikaj kaj Sociaj Sciencoj de la Universitato de Pavio.
C-ino Oriane Condé, edukita en la franca lingvo, eniras la Senaton de la Esperanta Civito, kiel unua el la ne elektitoj de la Verda Listo, sekve al la vakiĝo de posteno. La senataniĝo ekos per la formala komuniko de la Konsulino al la koncernata.
La 31-an de marto 2025, okaze de la parlamenta sesio en Malago, la direktoro de la Registra Instanco, c-anino Manuela Blanco, kaj c-ano Giacomo Comincini subskribis kontrakton nomumante ĉi-lastan fakestro de la heraldika fako de la Esperanta Civito.
La Forumo de la Esperanta Civito elektis la Kortumon oficontan en la jarduo 2026-27. La arbitracia instanco konsistos el c-anoj Moresson Feïdangaï, Stano Keable kaj Vinko Oŝlak, kortumanoj; gec-anoj Andrés Martín kaj Tiziana Rogora, vickortumanoj.
Konforme al Lex Argentaria, la Civita “banko” havas novan fonduman konsilion por la nova mandato 2025-29: ĝin nomumis hieraŭ la Senato, laŭ propono de la Konsulo, kaj ĝi konsistas nur el personoj rezidantaj en la neŭŝatela kantono.