La Civito invitita de la Mondfederistoj
La Konsulo alportos oficialan saluton de la Esperanta Civito al la baldaŭa kongreso de la mondfederistoj, laŭ invito de la kongreso mem. Akceptante la inviton, la Konsulo rimarkis ke li “celas kontribui al la politika debato, nome de la esperanta popolo: oni ne atendu de mi la kutiman varban paroladeton pri la facileco kaj tutmondeco de la lingvo”.