"Femina" estas la standardo de FEM

HeKo 363 3-B, 30 jul 08

La revuo “Femina” daŭre estas la plej grava servo de Feminisma Esperanta Movado: tion konstatis unuanime la ordinara Asembleo de FEM en Bruselo, 25 julio 2008, ĝojante por la regula aperado kaj altnivela enhavo de la periodaĵo. Rimarkindaj estis ankaŭ la prezento fare de sen. Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Femina”, okaze de la ĵurnalista kongreso en Vilno, kaj la prelego de sen.

Premio Deguĉi: tibetema protesto

HeKo 362 9-A, 28 jul 08

Premio Onisaburo Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidaron en la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la ricevanto de la Premio decidas la Estraro de UEA. La Premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

La Senato bone laboris en Bruselo

HeKo 362 7-C, 25 jul 08

La tria ordinara sesio de la Senato de la Esperanta Civito dum la nuna mandato disvolviĝis hodiaŭ en Bruselo, en la artisma kadro de la Verkista Domo, kun la aneksa muzeo Camille Lemonnier. La geparlamentanojn akceptis poeto Emile Kestemann, de la valona PEN-centro, kiu eminente ĉiĉeronis tra la eta muzeo, dediĉita al la ĉefa belga prozisto.

Malunueco ne estas katastrofo

HeKo 362 5-A, 23 jul 08

En grandaj rondoj ene de la esperanto-komunumo regas kvazaŭ aksiomo la tezo, ke unueco estas forto. La tezon oni deziras aplikata tiel, ke ĉiuj esperantistoj prefere kolektiĝu en nur unu organizaĵo. Tio estus, oni kredas, plej efika. Sed ĉu vere? Ĉu iu, kiu studas E-historion povus honeste diri, ke esperanto fartus kaj status pli bone, se SAT neniam ekzistus? Certe ne!

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.