Honortago pri Amikejo
La Parlamento de la Esperanta Civito honoros la centan datrevenon de epizodo en la historio de Belgio, Germanio kaj Esperantio: en aŭgusto 1908 dum deko da tagoj la teritorio de Neŭtrala Moresneto (aneksota de Belgio post la unua mondmilito) estis sendependa ŝtato kun esperanto kiel oficiala lingvo. La efemera, ne agnoskita subjekto de internacia juro nomiĝis Amikejo.