Libroservo duone paŭzas, katalogado plene ĉesis
Post la definitiva retiriĝo de s-ro Ionel Onet, pri la libroservo en Roterdamo okupiĝas partatempe la sola UEA-dungito, kies ofico estas jam alia kaj tre delikata, kaj kiu ne iras ĉiutage al Nieuwe Binnenweg 176; neniu alia restanta dungito (unuavice la direktoro) aperas en la vendata domo.