La subteninda lernejo de TIETo
“La gelernantoj de ZAMENHOF estas vere eksterordinaraj”, miris instruisto kelkajn minutojn antaŭ la proklamado de la rezultoj de provekzameno organizita de UFEPLAT por la lernejoj-membroj. La instruisto partoprenis la lastajn laborojn pri la rezultoj kaj trovis, ke Institut Zamenhof pliafoje estas ĉe la pinto.