ENa pli forta kaj motivita

HeKo 572 6-B, 23 mar 15

Per la enveno de novaj kadroj Esperanta Naturamikaro firmigis sian strukturon, okaze de la hodiaŭa ordinara Asembleo en Malago: c-ano Antonio Vázquez fariĝis la nova kasisto, post s-ino Abad, demisiinta pro malsano; c-ino Alicia Marfetán eniris la Komitaton kiel responsa pri ekskursoj; kaj c-ano Andrea Lago anstataŭas s-ron Palma kiel revizoro.

Perla Martinelli sukcese operaciita

HeKo 571 9-C, 6 mar 15

C-ino Perla Martinelli estis hodiaŭ sukcese operaciita en Malago. Per ĉi tiu kirurgia interveno kompletiĝas la resanigo, post unua operacio en marto 2012.

Dum deko da tagoj ŝi ne respondos al mesaĝoj. Por la redakcio de “Femina” bonvolu vin turni al sen. Marie-France Conde Rey. Por aliaj demandoj al sen. Giorgio Silfer.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.