Nova bunta botelo, malnovgusta vino
Granda, eĉ tre granda grafika progreso de “Esperanto”, iniciate de la nova redaktoro Fabricío Valle, helpe de la nova grafikisto Cleber Lemes Brito, ambaŭ en Brazilo.
Kultura Centro Esperantista proponas tri semajnojn kun interesa kaj eĉ altnivela programo dum somero 2014.
De la 14a ĝis la 19a de julio disvolviĝos la tradicia Plurnivela Internacia Kursaro, kun paralelaj kursoj en gradoj A, B kaj C, kun kvalifikitaj geinstruistoj el diversaj lingvoareoj.
La duan jaron de la literaturaj kafejoj en Budapeŝto, organizitaj de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, inaŭguris c-anoj István Nemere kaj György Nanovfszky, hieraŭ vespere ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko.
Prof. d-ro Carlo Minnaja ĉefredaktos la revuon “Literatura Foiro” dum la jarkolekto 2014, kun la apogo de d-ino Perla Martinelli kiel grafika redaktoro kaj imprimaturisto, kaj de s-ino Miroslava Kirova kiel redakcia asistanto, laŭ la hodiaŭa decido de la Administra Komitato de LF-koop, ratifota de la ĝenerala Asembleo en februaro.
La okcitana PEN-centro kunlaboros kun la esperanta, ne nur partoprenonte en la tradukarta simpozio en Malago, 10-12 oktobro 2014, sed ankaŭ per aparta iniciato ĵus aprobita de la Asembleo de la okcitanaj verkistoj. Jen la decido, en la okcitana lingvo:
Pasintjare Giorgio Silfer enkondukis novan ĝenron en la originale esperantan teatron, per la realigo de la tri unuaj kamiŝibajoj originale verkitaj en nia lingvo. Ĉi-jare c-ano Silfer lanĉos alian ĝenron: komedio de l” arto, per la unua originale verkita kanvaso — “La verda Arlekeno”.
Ekde 2008 Esperanta PEN-Centro kandidatigas d-inon Marjorie Boulton por la literatura Nobel-premio, post la forpaso de c-ano William Auld kaj unufoja kandidatigo de c-ano István Nemere. La kandidatigo rezultis el interna selektado fare de dudeko da verkistoj, PEN-anoj, kaj referendumo fare de la abonantaro de “Literatura Foiro”.
Venontsemajne la Administra Komitato de LF-koop kunvenos en Ĝenevo por interalie formaligi la kandidatigon de la nova ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, elektota de la ĝenerala Asembleo fine de februaro, aŭskultinte la opinion de la redakcio.
Intervjuite (same kiel la Konsulo kaj la estro de la Blanka opozicio en la Esperanta Civito) fare de “La Ondo de Esperanto”, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio allasis sin al duoble riska prognozo.
Krizo en la Ruĝa grupo post la verdikto de la Kortumo, kiu agnoskis senatanon Dieter Rooke kulpa pro korupto.
Fondumo Pro Esperanto kiel regio, interkonsente kun Kooperativo de Literatura Foiro (pro kontrakto pri homaj resursoj kun KCE) kaj aliaj koncernataj instancoj en Svislando, Hispanio kaj Hungario, estas selektonta deĵorantojn por la Esperanto-Domoj en Ĉaŭdefono kaj Malago, kaj por la Orienta Legacio en Budapeŝto.