Bibliomonde, bazo de KCE-iniciato
La interkultura biblioteko “Bibliomonde” estas la unua ricevinta ekzempleron de la plej nova libro de LF-koop, la novelaro “Spite kaj sprite” de Etel Zavadlav: la livero okazis kadre de la hieraŭa “esperanta legorondo” organizita de Kultura Centro Esperantista en Neŭŝatelo, kantona ĉefurbo.