La Kortumo renovigota en junio 2021
La elektoj por la arbitracia instanco de la Esperanta Civito okazos en junio 2021, koincide kun la sesio de la Parlamento, kies pariteta branĉo, nome la Forumo, havas la ekskluzivan rajton baloti. Tion decidis hodiaŭ la Konsulo, kun la plena apogo de la Kapitulo, aplikante la koncernajn normojn.