Eugene Schoulgin internacia PEN-sekretario
HeKo 334 1-B, 11 jul 07
Eugene Schoulgin, 68-jara norvega verkisto loĝanta en Turkio, estas la nova internacia sekretario de PEN-Klubo. Iama gvidanto de la Komitato por verkistoj en prizono, Schoulgin estas eble la plej populara membro de PEN Internacia. Tial estas tute kompreneble ke li gajnis en la baloto per granda majoritato: 50 kontraŭ 30.