Familiaj nomoj en Esperantio
La familiaj nomoj en Esperantio sekvas la patriarkan tradicion. Tio estas tuj konstatebla se temas pri vidvinoj kaj divorcintoj, kiuj konservas la familian nomon de la (eks)edzo. Tial longe ekzistis samtempe du Sinjorinoj Lapenna, kio certe havis sian efikon kiel ekzemplo en la esperanta socio.