"Literatura Foiro" 310: pli kaj pli bunta mozaiko
La aprila numero (310) de “Literatura Foiro” jam survojas al la abonantaro: la 64-paĝa dumonata revuo proponas ekde ĉi tiu jaro novajn rubrikojn, kun specifa atento pri la literaturoj en minoraj lingvoj kaj pri novaj ĝenroj, kiel komikso, kartuno, porinfana literaturo.