Ĉu pli da garantioj por eniri la Pakton?
La Forumo de la Esperanta Civito diskutos la proponon aktivigi la artikolon 6 de la Foruma Reglamento.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenas hodiaŭ ĉe la Esperanto-Domo en Malago, kun fizika ĉeesto de kvar el la ses kapitulanoj: senataninoj Nguefack kaj Kirova partoprenos skajpe, el Kamerunio respektive Bulgario. La tagordo enhavas plurajn punktojn, unuavice delegojn kaj komisiojn.
“La nuna redaktoro de la UEA-revuo Stefan MacGill estas denaska esperantisto, la jam elektita posta (kun)redaktoro, Dima Sevĉenko, same, patro de sama; la estro de la komisiono pri la historio de la Akademio [de Esperanto] same, patro de samaj; ĉu realiĝas la revo de Zamenhof pri hereda transdono de la lingvo kaj kreo de popolo surbaze de ĝi?” demandis c-ano Carlo Minnaja en publika diskutejo.