Bonvenon al la 9a Lingva Kolokvo de KCE
La 9a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista (Ĉaŭdefono, 28 aprilo — 1 majo 2023) proponas tri eminentajn prelegontojn, nome d-rojn Alessio Giordano, Sebastien Moret kaj Giorgio Silfer.
La 9a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista (Ĉaŭdefono, 28 aprilo — 1 majo 2023) proponas tri eminentajn prelegontojn, nome d-rojn Alessio Giordano, Sebastien Moret kaj Giorgio Silfer.
La staĝo celanta selekti kadrojn por la Esperanta Civito en Afriko komenciĝis hodiaŭ sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer. La trejnado envolvas partoprenantojn ankaŭ el Eŭropo: “La restado en Burundio estas tre utila por mia interkultura formado” deklaris c-ino Manuela Blanco. Ŝi estas tre impresita de la Tanganika Esperanto-Domo kaj de la lingva nivelo de la afrikaj gekolegoj.
La delegacio de la Kapitulo atingis hieraŭ Burundion kaj tuj eklaboris, renkontante la lokajn stabanojn, nome la vicadministranton de Afrika Esperanto-Instituto, la vicprezidanton de Islama Esperanta Klubo (la prezidanto loĝas ankoraŭ en Turkio) kaj la prezidanton de Societo Internacia de Paco Universala (SIPU): ĉiuj tri establoj de longe aliĝis al la Pakto.
De post la definitiva retiriĝo de Claude Gacond, kun formala adiaŭa kunveno 19 novembro 2022, CDELI ne plu havas arkiviston. Tiun ĉi profesian postenon devus okupi persono kun katalogista kapablo kaj planlingvistika kompetento, aldone loĝanta en Ĉaŭdefono.
Kun la partopreno de kvin personoj el Eŭropo kaj la klopodo de unu el Afriko sukcesis la kvintaga testa eksperimento de Esplora Instituto de Esperantologio. La teknologio, egala al Zoom sed tute senpaga, bone funkciis, kaj la lekcioj estis facile aŭdvideblaj. La kursoj havis konkretajn sekvojn, ekzemple por la verkata “Gramatiko de la esperanta lingvo”.
La ĉefaj reviziantoj (kaj prefacinto) de la traduko de “Kurso de ĝenerala lingvistiko” prezentos unuafoje en Svislando la libron de Ferdinand de Saussure, esperantigitan de c-ano Fernando Pita.
Marĝene al la testa eksperimento de EIE, konsultinte la librofakon de LF-koop, d-ro Alessio Giordano kaj prof. Giorgio Silfer alprenis la unuajn decidojn pri la planata “Gramatiko de la esperanta lingvo”.
Deko da selektitoj partoprenos ekde morgaŭ la kvintagan testan eksperimenton pri Esplora Instituto de Esperantologio, la preparata telematika universitata kursaro de Kultura Centro Esperantista. Instruos d-ro Alessio Giordano (fonologio) kaj prof. Giorgio Silfer (literatura kritiko).
Pasintsemajne telematike kunsidis la Abeletoj, nome la organiza teamo de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (Ĉaŭdefono, 24-29 julio 2023). La teamo estas kunordigata de c-ino Manuela Blanco, kaj respondas al Studenta Esperanta Ligo por la programo, al kultura Centro Esperantista por la administrado. En ĝi membras ankaŭ c-anoj Ariele Baldrati, Anna Bartek, Giorgio Silfer.
Germanio rezistis kontraŭ la livero de siaj modernaj tankoj al Ukrajno, por eviti la rolon de lancopinto en NATO. Nur post la decido de Usono sendi eĉ pli modernajn tankojn, Germanio eniris kiel dua en la vico; ĝi ŝatus esti eĉ la tria, post Francio, aŭ eĉ la lasta post siaj najbaroj. Sed la felietono pri la tankoliverado estas interpretebla en pli ol unu maniero.
Nova serio pri la kultura valoro de la esperanto-kongresoj (universala, laborista, junulara, festivala…) malfermas la novan kolekton de “Literatura Foiro”, kiu aperas senpaŭze la 54an jaron sinsekve (nuna numero: 321, februaro 2023).
“Pro la nericevo de la administra subvencio [rifuzita de EU-instanco] pasintjare, TEJO nuntempe trapasas defian financan periodon” skribis Albert S. Tancinco Garrido en sia novjara mesaĝo kiel prezidanto.