Fino de la 53a jarkolekto de "Literatura Foiro"
La decembra numero (320) de “Literatura Foiro” konkludas la kolekton de 2022, kies kovriloj estas dediĉitaj al la revuo “Literatura Mondo”, okaze de la centjariĝo, pri kiu en Esperantio digne memoris nur la revuo ĉefredaktata de d-ino Perla Martinelli.