Demando por la nokto de Haloveno

HeKo 799 2-A, 31 okt 22

Ekzistas Esperanto-Domoj kiuj koincidas kun tuta subjekto, kaj ĉi tiu mortus sen ĝi: tipa ekzemplo Kastelo Greziljono, kies programo kaj kies strukturo kuniĝas kvazaŭ heliko en sia firma konko kaj ne estus imagebla kiel limako. Vendu la kastelon kaj ĝian vastan parcelon, kio restus?

Bibliotekoj kaj arkivoj post la nova direktivo Giordano

HeKo 798 8-C, 26 okt 22

La Civita fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj kunvenis telematike hodiaŭ, unuafoje post la aprobo de direktivo Giordano pri Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo (KIBAS). Estis ekzamenataj la unuaj aplikoj de la nova direktivo, interalie la apogo al la kurso pri arkivistiko, fare de c-ano Ruben Fernandez ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, 14-19 aŭgusto 2023.

Miroslava Kirova nova kvestoro

HeKo 798 3-C, 21 okt 22

Kadre de la delego ricevita de la Konsulo, la vickonsulo pri financoj nomumis hodiaŭ novan kvestoron, en la persono de sen. Miroslava Kirova, kies ofico estos konfirmebla fine de la nuna parlamenta mandato (komence de 2025), sendepende de eventuala ĉeso de la senataneco. La lasta oficiale nomumita kvestoro estis c-ino Mariola Jobin, jama forumano.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.