CDELI situos teretaĝe en planita grandioza arkivejo
En la oficialaj retpaĝoj de la Neŭŝatela kantono eblas jam vidi la arkitekturan projekton de la nova grandioza arkivejo konstruota en Ĉaŭdefono. Temas pri betona ortangula paralelepipedego (vorto estetike kongrua) kiu staros kuŝe en la valo, inter la dorso de granda komerca centro kaj la fervojo Ĉaŭdefono-Loklo.