TEJO-prezidinto zorgas pro kongresa malsekuro
Post apenaŭ unu jaro Albert S. Garrido lasis la prezidon de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj entute la gvidajn organojn de la Junulara. Certe influis personaj kaj profesiaj engaĝoj, kiuj nun okupas lian tutan tempon. Profesie li estas instruisto pri la angla kiel (ĉies?) dua lingvo en Hispanio (perfekte por finvenkistoj…).