De UEA en mallonga pantalono al CO en ŝorto?
Antaŭ pli ol duona jarcento Humphrey Tonkin pledis por ke “TEJO ne estu UEA en mallonga pantalono”. Hodiaŭ oni rajtas sin demandi, kiu pledos por ke TEJO ne estu roterdama Centra Oficejo en ŝorto. Ne temas nur pri leksika evoluo: se daŭras tiel (nome se EU-instancoj plu subvencios), UEA riskas fariĝi la maljunulara sekcio de TEJO.