Nigra truo atendas en Aruŝo

HeKo 821 6-A, 26 sep 23

Afriko havas kvindek kvar ŝtatojn, el kiuj kvardek ok en la subsahara areo. Veturi de unu al la alia, se ili ne estas tute najbaraj, eblas nur aviade. La Komitato de UEA vartas la iluzion ke almenaŭ po unu esperantisto el ĉiu afrika ŝtato pilgrimos al la Universala Kongreso piede de Kilimanĝaro, post dek monatoj.

Bibliotekoj: seminario en NAKSE, kurso en KCE

HeKo 820 9-B, 12 sep 23

La esperanta popolo, unuavice la establoj aliĝintaj al la Pakto, bezonas arkivistojn kaj bibliotekistojn. La Esperanta Civito subtenos projekton de Kultura Centro Esperantista por trejni katalogistojn kaj samtempe realigi la katalogon de la lerneja biblioteko de KCE. Tiucela staĝo okazos en la Esperanto-Domo dum du semajnoj, 13-27 aŭgusto 2024, sub la gvido de c-ano Ruben Fernandez.

La jugoslava paradigmo ripetata en orienta Eŭropo

HeKo 820 8-E, 10 sep 23

La milito en Ukrajno baldaŭ atingos la sescentan tagon. Ankaŭ per sia daŭro ĝi similiĝas al tio kion Eŭropo spertis en iama Jugoslavio. La strategio de la rusa Putin plejparte ripetas tiun de la serba Miloseviĉ: la “granda Rusio” elvokas la fantomon de la “granda Serbio”. La reakiro de (parte) ruslingvaj teritorioj fare de Moskvo memorigas la ekspansion de Belgrado en Kroatio, Bosnio, Kosovo.

La Kapitulo kunsidos venontsemajne en Svislando

HeKo 820 7-C, 9 sep 23

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidos en Ĉaŭdefono, 12 septembro 2023, kun telematikaj partoprenoj el Hispanio, Italio kaj Bulgario. Estas invititaj ambaŭ senataj grupestrinoj: pro ilia alesto eblos formaligi la kunvokon de la ordinara Parlamenta sesio en Budapeŝto, 20 majo 2024, koincide kun la sesa Danuba Esperanto-Rendevuo, laŭ invito de la paktinto Fajszi Amika Rondo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.