Vulkano minacas mortigi esperantistojn

HeKo 771 8-B, 22 sep 21

En la kanaria insulo La Palma vulkano estas detruanta la areon kie situas ankaŭ la domoj de esperantistaj naturamikoj. Mankas informoj pri ilia sorto.

Laŭ ilia invito, ĉe tiuj naturamikoj okazis intensiva esperanto-kurso en januaro 2014, dum restado de gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Projekto de semajno laŭ daŭrebla turismo ne povis ĝis nun efektiviĝi.

Literatura Foiro 313 kun Beckett-suplemento: 128 paĝoj

HeKo 771 4-B, 12 sep 21

Por festi la rekordon de kultura revuo en esperanto kun plej multe da numeroj senpaŭze (313) la oktobra “Literatura Foiro” ne estas presata sola, sed kun ekstra donaco al la fidelaj abonantoj: 64-paĝa suplemento enhavanta la dramon de Samuel Beckett “Finalo de partio”, tradukitan de KCE-rondo gvidata de d-ino Perla Martinelli, prefacitan de d-ro Humphrey Tonkin, postparolita de d-ro Giorg

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.