Staba agendo por novembro 2021

HeKo 774 8-C, 25 okt 21

La staba agendo de novembro estos aparte plena por la Esperanta Civito. Merkredon la 3an skajpe kunsidos la KEF-teamo de la Abeletoj; merkredon la 10an skajpe kunsidos la komisiono pri bibliotekoj; merkredon la 17an skajpe kunsidos la Kapitulo. La komisiono pri bibliotekoj kunvokis ekspertojn el Hispanio, Katalunio, Francio, Svislando, Hungario.

Klimato kiel prioritato por Naturamika Internacio

HeKo 774 7-B, 24 okt 21

La jara konferenco de Naturfreunde Internationale disvolviĝis hieraŭ, bedaŭrinde ankoraŭ nur en virtuala surogato, kvankam principe kunvokita apud Graz, Aŭstrio (pacifistoj ĵus havis pli da kuraĝo mondkongresante en Barcelono). La delegito de Esperanta Naturamikaro ĉi-foje rezignis partopreni, sed li skribe komunikis apogon al la asemblea dokumento pri klimataj protektado kaj justeco.

Pli kaj pli akuta la kontrasto inter EU kaj Pollando

HeKo 774 2-E, 17 okt 21

La rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Pollando streĉiĝas pli kaj pli, post la verdikto de la pola Konstitucia Kortumo, kiu pravigis la antieŭropisman linion de la polaj leĝodonantoj. La streĉo de la justica iras al la politika tereno, kie la EU-ĉefkomisaro (s-ino Ursula von der Leyen) ŝajnas preta al drastaj demarŝoj kontraŭ Varsovio.

Esperanta Civito en la Monda Pac-Kongreso

HeKo 774 1-C, 15 okt 21

La Esperanta Civito partoprenos kiel oficiala observanto en la dua Monda Pac-Kongreso, ekonta postmorgaŭ en Barcelono, ĉefurbo de Katalunio. La kongreson organizas la plej antikva pacifisma instanco en la mondo, Bureau International de la Paix (BIP, 1891), kiu havas historiajn rilatojn kun esperantistoj, inkluzive de pac-Nobelaj laŭreatoj antaŭ la unua mondmilito.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.