Libera Folejo preparas kruelan aprilan fiŝon
Laŭ sia kutimo, “Libera Folejo” ĉefredaktata de Karleto Kiunivela morgaŭ publikigos aprilan fiŝon. La blago estos aparte kruela, ĉar ĝi trafos la plurjaran esperon pri nova retejo de la Universala, anoncante ĝian lanĉon kaj tiel pliigante la frustracion ĉe piaj UEA-anoj.