La Kapitulo informita pri agresoj fizika kaj parola
“[Jorge] Camacho [Cordon] min fizike agresis antaŭ tri jaroj en Madrido kaj la lezo kiun li faris al mia okulo estas permanenta, kvankam, bonŝance, malgrava, nur iom ĝena ĉe ĉiu palpebromovo” deklaris publike prof. d-ro Carlo Minnaja hodiaŭ. En 2018 la agresanto estis 52-jaraĝa kaj la agresato 78-jaraĝa.