Unua lingvotesta sesio de AEI en Buĵumburo
Afrika Esperanto-Instituto, partnero de Kultura Centro Esperantista por la nemediteranea Afriko, okazigis hodiaŭ sian unuan lingvotestan sesion, konforme al la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, bazita sur la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.