septembro 2007

Oomoto vizitas la Esperanto-Domon

HeKo 337 9-C, 31 aug 07

Laŭ invito de la Konsulo de la Esperanta Civito, oficialaj reprezentantoj de Oomoto vizitis hodiaŭ la Esperanto-Domon en Ĉaŭdefono. La bonvenaj gastoj estas s-ro Inagaki Jasuhiko, vicprezidanto de EPA (Esperanto-Populariga Asocio Kioto Firio), kaj rev. Kimio Matsumoto, vicdirektoro de la eldona departemento en Kameoka.

"Kvarteto" pretas en esperanto

HeKo 338 1-B, 2 sep 07

Giorgio Silfer ĵus finis la esperantigon de “Kvarteto”, la komedio de Ronald Harwood (prezidinto de PEN Internacia) prezentota okaze de la eŭropa PEN-konferenco en Svislando (6-11 julio 2008), per la reĝisorado de Jordan Slavejkov, kiu interalie jam realigis la premieron de “La familio de Anto Speri” en 2003, originale verkita de Silfer mem.

La radikoj de esperanto en Afriko

HeKo 338 3-A, 7 sep 07
Aŭdiĝas, ke Afriko estas la naskiĝejo de la homaro. Kiu diras tion, tiu havas siajn pruvojn. Ĉu oni rajtas ankaŭ diri, ke Togolando preskaŭ estas la naskiĝejo de la radikoj de esperanto en Afriko? Alidire, enradikiĝo de esperanto en Afriko fontas el laboroj de togolandaj esperantistoj. Ĉu tio estas vera? Ni vidu!

La nova "Femina" (11) aperis

HeKo 338 6-B, 10 sep 07

Akurate aperis la septembra numero de “Femina”, la dekunua laŭvice. Pakite en la elstara grafiko de la kovropaĝoj, realigitaj de rolfo (Rolf Ernst), la internaj 26 paĝoj riĉe ilustritaj en formato A4, ĉefredaktitaj de sen. Perla Martinelli, proponas la sekvan enhavon.

Redakcie: Feminismo sur pinto de skribilo
Perla Martinelli: Ĉu baldaŭ virino estiĝos Dalai Lama?
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.