Mensogoj pri KEFR kaj la Civito
HeKo 344 2-C, 19 dec 07
En intervjuo aperinta en reta skandalgazeto, redaktata de Kalle Kniivilä (ekde oktobro 2005 “persona non grata” ĉe la Esperanta Civito, pro oftaj mensogoj kontraŭ ĝi kaj ĝiaj paktintoj, sen ebleco refuti kaj sen kontakto kun la koncernatoj por montri alies version), al d-ino Katalin Kováts estas atribuitaj almenaŭ du eraraj respondoj.