AVE protestas pri Pekino
Asocio de Verduloj Esperantistoj (bedaŭrinde sen jura personeco) dissendis la suban komunikon, subskribe de Manfred Westermayer.
Asocio de Verduloj Esperantistoj (bedaŭrinde sen jura personeco) dissendis la suban komunikon, subskribe de Manfred Westermayer.
Hodiaŭ ekas la 81a SAT-Kongreso en Kazanlako, meze de la fama Roza Valo en Bulgario. Inter la anoncitaj 64 aliĝintoj pli ol la duono venas el nur du landoj: Francio kaj Serbio; minimuma la partopreno el la kongreslando mem.
Sekve de interna referendumo, la asembleo de Esperantlingva Verkista Asocio dum UK en Roterdamo decidis malfondi la asocion, kaj tuj fondi la Literaturan Akademion de Esperanto.
La verkistina komitato de PEN Internacia de multaj jaroj produktas propran periodaĵon en tri lingvoj (angla, franca, hispana): Network / Le Réseau / La Red. La nuna ĉefredaktorino estas Judith Buckrich, Aŭstralio.
Dek personoj el kvin landoj (denaskaj lingvoj: esperanta, franca, germana, hispana, hungara, itala, pola) partoprenas en la du sesioj de la Esperantologia Fakultato, organizita de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 7-11 kaj 13-17 aŭgusto 2008.
Okaze de hieraŭa vizito de kelkaj gesenatanoj el diversaj politikaj grupoj ĉe la urba kremaciejo de Ĉaŭdefono, la Konsulo de la Esperanta Civito anoncis la firman intencon okazigi la 14an de aprilo 2009 la unuan solenan Memortagon pri niaj pioniroj, kun dediĉo de la unua urno en la Esperanta Panteono.
Por la unua fojo la Universala Deklaracio pri la Bestaj Rajtoj fariĝis oficiala dokumento en Esperantio. Danke al rezolucio proponita de gesenatanoj Elena Grisafi-Favre kaj Jarl Hammarberg (Verda grupo), aprobita de la Senato en Bruselo 25 julio 2008, la Esperanta Civito subtenas tiun Deklaracion.
Literatura Akademio de Esperanto, fondita en Roterdamo dum la lasta UK tuj post la malfondo de Esperantlingva Verkista Asocio, proponis kelkajn personojn por la honora membreco: inter ili estas prof. d-ro Humphrey Tonkin, estro de la literatura sekcio de la Akademio de Esperanto. La plena informo aperis en la kongresa ĵurnaleto.