KCE pretas plu kreski
Kultura Centro Esperantista havis sian ordinaran Asembleon hieraŭ matene en Ĉaŭdefono, sub la prezido de sia dojeno, s-ino Sonja Brun. Krom pluraj apogantoj de KCE (el kvar landoj), ĉeestis ankaŭ la reprezentantoj de LF-koop, Esperanto-Societo Zürich, Svisa Esperanto-Societo.