Ekis la Esperantologia Fakultato
Ekde hieraŭ, dum tuta semajno, matene kaj posttagmeze, kvin diligentuloj partoprenas en la Esperantologia Fakultato ĉe Kultura Centro Esperantista. Iliaj eduklingvoj estas respektive franca, germana, kroata, pola.
Ekde hieraŭ, dum tuta semajno, matene kaj posttagmeze, kvin diligentuloj partoprenas en la Esperantologia Fakultato ĉe Kultura Centro Esperantista. Iliaj eduklingvoj estas respektive franca, germana, kroata, pola.
“Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al prof. István Szerdahelyi” aperis en Pollando per la redakto de Ilona Koutny. Al la pli ol 400-paĝa libro kontribuis kvindeko da aŭtoroj, el kiuj trideko estas hungaroj.
Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (Hispanio) kaj Kultura Centro Esperantista (Svislando) organizas la unuan Andaluzan Esperantologian Semajnfinon, en Málaga, 14-15 novembro 2009. Ĝi estas alirebla por ĉiu persono kiu membras en AEU kaj por ĉiu persono kiu havas la esperantan civitanecon (je la dato 10 aŭgusto 2009).
Hodiaŭ, fine de la brile sukcesinta semajno de la Esperantologia Fakultato, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, kvar kandidatoj trapasis la lingvotestan sesion organizitan de Kultura Centro Esperantista, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Jen la rezultoj.
Kun plezuro la 400an numeron de HeKo la redakcio dediĉas al la unua Simpozio de Homaranismo, okazanta en Ĉaŭdefono danke al la iniciato de Scienca Instituto Zamenhof kaj al la organizo de Kultura Centro Esperantista.
La dua tago de la Simpozio pri Homaranismo, okazanta en Ĉaŭdefono, havis kiel ĉeftemon la rilatojn inter homaranismo kaj cionismo.
Tiurilate konfrontiĝis du diverĝaj tezoj: tiu de c-ano Raymond Brisebois, kunordiganto de Hilelista Esperanto-Komunumo, kaj tiu de Edmond Privat, pritraktita en longa esplora studo de sen. Perla Martinelli.
Dum la tria tago, la Simpozio pri Homaranismo okazanta en Ĉaŭdefono adresis sian atenton precipe al la rilatoj inter homaranismo kaj aliaj religioj.
La hodiaŭa tago de la Simpozio pri Homaranismo okazanta en Ĉaŭdefono estis dediĉita al la rilatoj inter homaranismo kaj framasonismo, ebligante certan enfokusigon pri la pensaro de Lazaro Ludoviko Zamenhof.
La lasta tago de la Simpozio pri Homaranismo en Ĉaŭdefono konsistis el du programeroj: la forumo pri la perspektivoj de homaranismo kaj la konsultiĝo pri la naskota revuo “Homarane”.
Interesa prelego de la plej longe vojaĝinta partopreninto al la ĵusa Simpozio pri Homaranismo, c-ano Aleksandro Melnikov el Rostovo (Rusio), hodiaŭ ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono.