Madrido stopas katalunan driblon
Atende al la finalo de la monda futbalturniro, kies rezulto povus efiki pozitive al la sento de komuna identeco ĉe la hispanaj popolamasoj, la Konstitucia Kortumo de Hispanio akceptis parte la apelaciojn de kelkaj kolektivaj subjektoj (la ĉefa opozicia partio kaj kelkaj regionoj) kontraŭ la nova statuto de Katalunio.