julio 2010

"Heroldo de Esperanto" raportas pri kongresoj

HeKo 446 4-B, 26 jul 10

La numero 2.158 (9:2010) de “Heroldo de Esperanto” rekte eniras la kongresan sezonon, kiun daŭrigas, post la fervojista, la katolika kaj la instruista kiel internaciaj renkontoj: speciale delikata ŝajnas la situacio ĉe la katolikoj. Sed eĉ pli tikla povas esti la etoso en la hispana Esperantio, post la verdikto de la Konstitucia Kortumo pri la statuto de Katalunio.

La mutacio de IEK

HeKo 446 5-A, 26 jul 10

Internaciaj Esperanto-Konferencoj okazadas ekde 1988, kun la partopreno de kelkdeko da personoj, kiel daŭrigo de la samnomaj aranĝoj organizitaj de la movado kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Ivo Lapenna kaj la periodaĵo “Horizonto” ekde 1975.

Prepara seminario por Monda Socia Forumo

HeKo 446 6-C, 27 jul 10

Dakaro gastigos la Mondan Socian Forumon 6-11 februaro 2011. Prepare al tiu evento, ekde hodiaŭ tie kunvenas tridek tri personoj el pluraj afrikaj landoj kaj la Internacia Konsilio de MSF, plus dudeko el Senegalio mem. La tritaga seminario celas enfokusigi la gvidliniojn por 2011 rilate strategion, ekspansion, mobilizon, metodologion, komunikadon kaj monkolekton.

Premio Deguchi al Philippe Chavignon

HeKo 447 2-A, 29 jul 10

La franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon ricevis en la fermo de la Havana UK Premion Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare distingi agadon, kiu per esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L. L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi.

Ministraj mensogoj kaj mistifikoj

HeKo 447 3-C, 29 jul 10

Kiel sciate, la asertoj de la memproklamitaj “ministroj de la Esperanta Respubliko” ne povus esti objekto de arbitracio ĉe la Kortumo, ĉar: a) neniu el ili havas la esperantan civitanecon; b) se iu el ili petus ĝin, laŭ la leĝo pri familia juro necesus tuj trovi personon kiu prizorgas la kuratelon, ĉar ilia kazo estas asimilita al tiu de s-ro Serge Reverdin, efektiv

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.