septembro 2014

Carlo Minnaja replikis al Jorge Camacho

HeKo 565 2-A, 23 sep 14

Prof. d-ro Carlo Minnaja donas lecionon pri humuro kaj polemiko al Jorge Camacho, per sia artikolo “Ranoj, civitanoj kaj samideanoj”, replike kontraŭ artikolo aperinta en “Beletra Almanako” antaŭ sep jaroj. La repliko estis stimulita de redaktoro István Ertl, okaze de intervjuo kiun c-ano Minnaja faris al li en “Literatura Foiro”.

LF-koop ne altigas la abontarifojn 2015

HeKo 566 1-B, 30 sep 14

Kooperativo de Literatura Foiro ne altigas la abontarifojn por siaj periodaĵoj en 2015, jam la kvaran jaron sinsekve. Tio eblas danke al tri faktoroj: la fideleco de la abonantoj, la volontulado de la stabanoj kaj la akcepteblaj kostoj de la presejo, sen damaĝo al la kvalito.

Estas rimarkinde, ke “Literatura Foiro” povus enhavi pli da paĝoj en 2015.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.