junio 2015

Nia himno kantita en la virina mondkongreso

HeKo 575 9-C, 2 jun 15

Laŭ invito de la prezidumo, la Konsulo de la Esperanta Civito kantis du strofojn de “La Espero”, ferme de la ĉi-matena sesio de la 34a Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj, en Smirno/Izmir (Turkio). La sesio estis aparte dediĉita al interkulturaj temoj: per la voĉo de c-ino Marie-France Conde Rey esperanto estis unuafoje aŭdata en tiu medio.

Jarfine la 6a Afrika Kongreso de Esperanto

HeKo 576 1-C, 3 jun 15
La Ekzekutivo de Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA) kunvokas la 6an Afrikan Kongreson de Esperanto al Lomeo (Togolando), 23-29 decembro 2015.Konsciante ke UETA sola ne povas labori por la propagando de esperanto en Afriko, ĝi petas la kunlaboron de la Esperanta Civito kaj restas malferma al ĉiuj ĝiaj proponoj kaj subtenoj diversmanieraj por ke la Kongreso estu sukcesa.Al la supra inv
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.