Kreskas la intereso pri HEL ekster Esperantio
Kreskas la intereso pri la verko “Historio de la esperanta literaturo” ankaŭ ekster Esperantio, kvankam ne ekzistas nacilingvaj tradukoj, kaj la eldonejo LF-koop nur nun ekpreparas tiucelan planon.
La tricent mil eŭroj pri kiuj revas la ĝenerala sekretario fariĝis nur naŭdek mil en la ĵus proponita buĝeto 2017 de Universala Esperanto-Asocio. Tamen ili ne aperas kiel aldona pluso, sed anstataŭ granda parto de la ĝisnunaj rimedoj, kiuj do ankaŭ redimensiiĝas.
Tiu ĉi spaco estas memmastrumita de la respektiva kandidato, kiu sola responsas pri la enhavo. Ĉiuj kandidatoj al la Senato de la Esperanta Civito rajtas je afiŝo ĉi tie.
Bona novaĵo por prezidantoj Fettes kaj Mandirola: malgraŭ la firma opozicio de sia antiraŭmisma kunprezidanto Dietrich Weidmann, eksterordinara Ĝenerala Kunveno de Svisa Esperanto-Societo ĵus aprobis la statutreformon de UEA.
Osmo Buller pli kaj pli opozicia kontraŭ la nuna estraro de Universala Esperanto-Asocio. La eksa ĝenerala direktoro kaj nuna komitatano C malaprobas ne nur la Fettes-statutreformon (precipe rilate al TEJO), sed ankaŭ la (malfrue) proponitan buĝeton 2017 de UEA. Kaj ĉi-foje ne sen pravo.
Dum li estas prizorganta kun c-ano Carlo Minnaja la baldaŭan duan eldonon (post jam du represoj de la unua) de la “Historio de la esperanta literaturo”, c-ano Giorgio Silfer definitivigas la bazan skemon de sia nova libro kaj kunmetas la unuajn ĉapitrojn.
Favora konjunkturo por “Heroldo de Esperanto” en 2017, kio parte klarigas la transformon al 20-paĝa monata (ne plu trisemajna) revuo, supozeble en alia formato ol la nuna.
La borsa analizo de Esperantio estas servo interna al Fondumo Pro Esperanto.
Tri virinoj estas decidantaj pri la inaŭgura sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito, kunvokenda ene de la kvara monato post la skrutinio kaj la elektoj de la Senato.