Sukcesa Studa Tago pri investado en Afriko
HeKo 659 3-C, 23 sep 17
Fondumo Pro Esperanto realigis hodiaŭ sukcesan Studan Tagon pri la investado en evolulandoj ĝenerale kaj en la subsahara Afriko specife. Prezidis sen. Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri financoj kaj prezidanto de la fonduma konsilio. Intervenis prelege d-ro Rolando Meerbergen, d-ro Leonardo Baroncelli kaj prof. Giorgio Silfer.