septembro 2017

Lexus dekalendarigas la abonojn al HdE

HeKo 658 4-B, 16 sep 17

Mia abonsistemo ne estas bazita sur la civila jaro (esprimo uzata en Brazilo por nomi la jaron de januaro al decembro), sed surbaze de la fluo de la tempo ekde la abono. Tio estas, pro la nuna malfruo Lexus ne devos eldoni kaj sendi numerojn de la antaŭaj monatoj: la abonantoj ricevos ĉiujn numerojn, ekde la normaligo de mia situacio.

Lingotesta sesio en Buĵumburo, decembro 2017

HeKo 658 7-B, 18 sep 17

Kultura Centro Esperantista organizas la duan grandan lingvotestan sesion en Buĵumburo (Burundio), kunlabore kun Societo Internacia por Paco Universala, okaze de la Oka Afrika Kongreso de Esperanto (22-27 decembro 2017).

Tio estos escepta ŝanco por atingi superan diplomon de esperanto, interalie C2, kiun nur la Esperanta Civito rajtas doni. Sed eblos ankaŭ aliĝi por aliaj niveloj.

La Kapitulo diskutis pri la kataluna demando

HeKo 658 8-C, 19 sep 17

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ en Malago, sub la prezido de la Unua Vickonsulo. La tagordo enhavis du ĉefajn punktojn: organize, la panoramo de la plenumendaj taskoj; politike, la diskuto pri secesiemaj teritorioj en Eŭropo, specife la kataluna demando. Intervenis gec-anoj Marie-France Conde Rey, Julio Herrero, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

KCE en la 50a konferenco de ALTE

HeKo 659 2-B, 22 sep 17

Kultura Centro Esperantista reprezentas nian lingvon en la 50a konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, okazanta en Luveno (Belgio) 21-23 septembro 2017. La konferenco enfokusiĝas, ne nur hazarde pro la ronda nombro, je la situacio de la lingvotestado: unuflanke pro la stato de KEFR, aliflanke pro la kreskanta premo de la ekzamenado de rifuĝintoj.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.