Literatura Foiro 293: danteska sed bunta
Akurate aperas, kiel kutime, ankaŭ la junia numero (293) de “Literatura Foiro”, kies kovrilo honoras la esperantigon de “Infero” de Dante Alighieri, fare de Kálmán Kalocsay (1933).
La julia numero de “Heroldo en Esperanto” (2286, 7:2018) kuŝas jam en la presejo, kaj estos duoble pli vasta.
La venontan monaton, precize la 19an de julio, ges-roj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov gastos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, por prezenti sian lastan verkon: “Nia diligenta kolegaro”. Bonvenigos sen. Anna Bartek, vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo. Kiel kutime la literaturan kafejon aŭspicios Esperanta PEN-Centro.
Sub la aŭspicio de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista estas plananta du Afrikajn Esperantologiajn Semajnojn. AfrES estas semajno por formado de esperantologoj, rezervita al afrikaj esperantlingvanoj post rigora selektado.
Morgaŭ estos la Internacia Tago de la Rifuĝinto, kaj tio donas la okazon mediti pri strategia linio ene de Esperantio.