Dua speso pregota en 2019, honore al LF
Dua speso estas pregota en 2019, honore al la 50a jarkolekto de “Literatura Foiro”. Temos pri medalo el arĝento (999) samgranda kaj samvalora kiel la unua, dediĉita en 2009 al la 150a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. La emisio okazos tra fondumo Pro Esperanto, nome la Civita banko, kaj ĝin realigos meksika juvelisto, c-ano Manuel Nájera.