aŭgusto 2022

Atelieroj kiel atuto en KEF

HeKo 793 1-B, 19 aug 22

La 11a Kultura Esperanto-Festivalo proponis interesan menuon kun diversaj kulturgrupoj sub la nomo “atelieroj”: pri marionetfarado, kantado, jogo, Yumeiho-masaĝo, ĉigongo. Ili ĉiuj okazis en la festivalejo mem (kiu afable disponigis matojn se necese), krom tiu pri marionetfarado, en la ĉarma pupteatro “La Turlutaine”: ĉi-lasta estis la sola en la franca, postinterprete de Andres Bickel.

"Gramatiko de la esperanta lingvo" ekverkata

HeKo 793 5-B, 25 aug 22

La glosaro suplementa al “Kurso de ĝenerala lingvistiko” (de Ferdinand de Saussure, tradukis c-ano Fernando Pita, provlegis s-ro Andres Bickel, lingve reviziis gec-anoj Alessio Giordano, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer), premiere prezentota dum la 1a Naturamika Kultursemajno en Rozoj (Costa Brava), 5 oktobro 2022, estas la unua briko sur kiu fundamentas nova verko: “Gramatiko de la esperant

Uzi "neŭtralismon" por esprimi malneŭtralecon

HeKo 793 9-A, 30 aug 22

Tri temoj dividas la Universalan: la vendo de Nieuwe Binnenweg 176, la kunvoko de Universala Kongreso al Afriko, la sinteno pri la milito en Ukrajno. Se konsideri la vastan plejmulton kiu en la Komitato aprobis la vendon, kaj la fakton ke nur uranistoj kritikas la eventualan elekton pri Tanzanio, temas pri marĝena opozicio, aŭ taktike misorganizita, kvankam brua.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.